|
Enskribu || Seruĉu || Reguloj Entute da mesaĝoj: 175. Sur la paĝo 10 mesaĝoj de 111 ĝis 120 Paĝoj: << [1] ... [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] ... [18] >>
L.R
[04.08.2006 в 10:28]
Letero en viran revuon Urĝa demando. Mi bezonas konsilon. Anticipe dankas. Antaŭ kelka tempo mi komencis suspekti la edzinon, ke ŝi iradas "maldekstren". Kutima afero. Se al telefonsonoro respondas mi - oni metas la tubon. Ŝi komencis ofte renkontiĝi kun "amikinoj", se mi demandas kiuj ĝuste? -respondas, ke tutegale mi ilin ne konas. Mi ĉiam eliras renkonti taksion, per kiu ŝi revenas hejmen, sed ŝi eliras antaŭ angulo, ke mi ne vidu, kiu aŭto estis. Foje mi prenis ŝian poŝtelefonon por rigardi kiomas - do ŝi koleregis, kaj malpermesis, ke mi ĝin iam tuŝu. Ajnokaze mi neniam parolis kun ŝi pri tio. Eble mi preferus niniam scii la veron, tamen hieraŭ nokte, kiam ŝi subite ien foriris, mi ekinteresiĝis. Mi decidis kaŝi sin post la aŭto - de kie bonege videblas la tuta strato kaj mi povus vidi en kiun aŭton ŝi eniĝos. Mi kŭris ĉe mia aŭto kaj subite rimarkis, ke bremsaj diskoj sur la antaŭa rado havas iujn makulojn, similajn al rusto. Konsilu, ĉu oni povas veturi kun tiu aŭ endas ilin pritorni, kaj se necesas ŝanĝi, do ĉu eblas meti ne la originan, kaj se jes, do kiuj pli taŭgas? Aŭ tio povas esti pro la premiloj, mi uzas neoriginan "Niŝinbo", aĉetita en bazaro, havas suspekton, ke ili similas ĉinan falsaĵon. Ĉu eble sufiĉos ŝanĝi la premilojn? Mi tre esperas al via kvalifikita helpo en tiu tre grava por mi demando. Komentoj
Lipstik
[06.08.2006 в 18:08]
Kanajlo - estas ulo, kiun oni emus signi kaj premi klavon "delit". Komentoj
Puss
[31.08.2006 в 14:50]
En buroo de laborperantoj: - Kion vi scipovas fari? - Povas fosi. - Ĉu ankoraŭ ion? - Povas ne fosi. Komentoj
Lipstik
[02.09.2006 в 21:09]
Paĉjo ekkonsciis, ke venis tempo klarigi al la okjara filo seksan temon. - Venu, fileto. Vi jam estas granda, parolu ni nun pri intimaĵoj.. - Nu, bone, paĉoj.. Kion do vi volas ekscii? Komentoj
LR
[14.09.2006 в 22:10]
Filino opinias pri la patrino: En 5 jaroj - la panjo scias ĉion! En 10 j - la panjo tamen scias ne ĉion.. En 18 j - kion la patrino povas scii pri la vivo? En 30 jaroj - endis konsideri, kion panjo diris. Komentoj
LR
[23.09.2006 в 11:55]
- Karaj vizitantoj, en nia universala vendejo estas malfermita nova fako - "ĉio por futbalo". Tie vi povas aĉeti bieron, cigaredojn kaj televidilon. Komentoj
LR
[02.10.2006 в 15:20]
La mastro, noblulo revenas hejmen, lin renkontas hejmservisto: - Nu maljuna kreno, ĉu denove vagis tra drinkejoj kaj malĉastumis? - Ne, Ĝon. Iris aĉeti auskult-plibonigilon. Komentoj
Lipstik
[20.10.2006 в 14:40]
Trafis ulo en la postan mondon kaj frapas en la pordon de paradizo, ke oni enlasu lin. - Kion do vi faris noblan, ke opinias sin merita tion? - demandas elirinta anĝelo. - Nu okazis unu foje: mi estis revenanta hejmen kaj en la malluma strato renkontis junulinon atakitan per grupo de aroguloj. Mi alkuris la ĉefan diboĉulon kaj kriis: - ci, kanajlo, tuj marŝu for de nia strato! Ŝi dumtempe sukcesis eskapi. - Mm, necesas kontroli en la libro de destinoj. Kiam do okazis la historio? Ulo rigardas la horloĝon: - antaŭ dekkvin minutoj. Komentoj
kROM
[03.02.2007 в 15:23]
- Kio estas pli abomena ol vidi vermon en ĵus mordita pomo? - Pli abomena estas vidi duonvermon. Komentoj
kROM
[03.02.2007 в 15:32]
Iris kampe muso dum vintra frosto, iris-iris kaj mortfrostis. Kuŝas surtere kaj iĝas malvarma kaj malmola. Flugis supre birdo, fekis kaj trafis ĝuste la muson. De la varma fekaĵo la muso varmiĝis kaj reviviĝis. Aperis apude kato, ekvidis malpuran museton kaj lekis ĝin. Kaj poste formanĝis. Ne ĉiu, kiu vin prifekis estas via malamiko. Kaj ne ĉiu, kiu lekas estas amiko. Komentoj Paĝoj: << [1] ... [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] ... [18] >> Rakontu esperante vian ŝatatan anekdoton:estu ĝi konata, eĉ kun longa barbo - ne gravas, rememoru tiujn, kiuj iam plaĉis.Via komento |
__
__