|
Enskribu || Seruĉu || Reguloj Entute da mesaĝoj: 175. Sur la paĝo 10 mesaĝoj de 131 ĝis 140 Paĝoj: << [1] ... [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] [18] >>
L.R.
[03.06.2007 в 17:50]
Hebreo venis en odessan marhavenon laŭ anonco pri dungado de oficistoj. Oni ne emas lin akcepti, sed por rifuzo mankas decaspekta kaŭzo. - Ni vin povos preni, kondiĉe, ke vi sukcesos en la provlaboro. La fakestro donis al la dungoto cent dolarojn, bileton, kaj sendis al Usono, por aĉeti gerlenon; supozante neniam plu lin vidi. Post du semajnoj la hebreo revenas kun la tuta ŝiparo ŝarĝita per gerlenoj. Miregitaj oni pridemandas, kiel okazis. - En Usono mi venis al koncerna firmao, por akiri la varon. Vendistoj demandis por kiu sumo mi volas fari la aĉeton. Post kiam mi montris cent dolarojn, ili brue min primokis, svingante per haŭser-peco: - Kontraŭ la mono, tiom da gerleno ne sufiĉos ĝis pinto de via longa nazo! - Vetu ni, ke la ŝnuregpeco en via mano ne sufiĉos ĝis pinto de mia longa kaco! - Pchhe! - ridege ili impetis mezuri.. Ili ja ne sciis, ke la pinto de mia membro estas konservata en odessa sinagogo! Komentoj
LR
[05.01.2006 в 10:23]
- Doktor', miaj dentoj havas flavan koloron, kion vi konsilos? - Brunan kravaton! Комментарии посетителей:
Komentoj
Kidud
[24.10.2007 в 13:52]
- Joĉjo, ĉu vi estas kontenta pri via motorciklo? - Ne tute. La kauzo estas ke konstante iu estas riparata, aŭmi, aŭ ĝi. Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 13:47]
Hebrea. Je la sesa tago Dio vokas la anĝelojn kaj diras al ili: - Mi decidis krei landon kaj mi nomos ĝin Israel. Ĝi estos rava tereno kun blank-kapa monto norde, vasta maro meze kaj bela marbordo sude. Plena da densaj fruktodonaj arbaroj kaj ĝardenoj. Mi loĝigos la landon per hebreoj, kaj tiuj estos la plej saĝa kaj fama popolo en la mondo. - Sed, via moŝto, Patro nia, ĉu ne opinias vi ke tio estos iom tro multe por unu lando? - Tute ne! Vi ja ankoraŭ nenion scias pri la najbaroj, kiujn mi donos al ili! Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 14:00]
En UN epaŝas israela ambasadoro: - Mi volas komenci per historia ekskurso, - En pratempo Moŝe kondukis sian popolon tra la dezerto. Estis varme kaj oni soifis. Moŝe frapis dunon per marŝbastono, kaj duno iĝis lago. Hebreoj trinkis, kaj Moŝe senvestiĝis kaj iris naĝi. Kiam li eliris el la akvo, la vesto mankis. Evidente ĝin ŝtelis araboj! Krio de loko de araba reprezentanto: - Estis tie neniuj araboj en la tempo! - Ĝuste de tio mi intencis komenci mian paroladon! Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 14:13]
Renkontiĝas rabeno kaj pastro. Pastro diras: - Mi sonĝis hodiaŭ hebrean paradizon. Estis ĝi tiom malpura, fiodora, kun interpuŝanta homamaso! Rabeno respondas: - Sed mi sonĝis la kristanan. Estis lume, pure, kaj sen unu animo en ĝi. Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 14:27]
Koncepto de ĉiuj hebreaj festoj per unu frazo: ILI VOLIS NIN EKSTREMI, NI VENKIS, DO MANGXU NI FRATOJ! Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 14:38]
Al hebreo en sonĝon venas anĝelo. - Vi estes escepte pia, deckonduta, Dio decidis gratifiki vin. Kion vi preferas: gloron, monon, potencon aŭ superan racion? - Racion. - Estu tiel! Do nun vi estas la plej profundracia el homoj. Kion vi diros? - Necesis preni mone! Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 15:55]
Rabeno partoprenis iufoje solenan festenon kaj renkontis ĉe la tablo anglosakson, tre fieran pri sia origino. - Unu el miaj prauloj subskribis Deklaron pri Sendependeco! - sciigis li. - Ho, kiel. Kaj unu el miaj prauloj subskribis dekalogon. Komentoj Paĝoj: << [1] ... [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] [18] >> Rakontu esperante vian ŝatatan anekdoton:estu ĝi konata, eĉ kun longa barbo - ne gravas, rememoru tiujn, kiuj iam plaĉis.Via komento |
__
__