|
Enskribu || Seruĉu || Reguloj Entute da mesaĝoj: 175. Sur la paĝo 10 mesaĝoj de 141 ĝis 150 Paĝoj: << [1] ... [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] [18] >>
Sendanto
[07.11.2007 в 16:08]
Kvar rabenoj promenis en parko kaj ekdisputis pri iu biblia temo. Kaj okazis ke tri estas kontraŭ unu. Tiu komencia arde preĝi: -Ho, Ĉiopova, donu signon, ke mi pravas! Kaj ekaperis nubo sur blua ĉielo kaj verŝis pluvon. - Ne estas pruvo, - diris la triopo, - estas hazarda koincido. - Ho, ĉiopova, donu pli klaran signon! Kaj fulmo frapis la apudan arbon dum severa tondro. - Nu, kaj kio, - la oponentoj ne cedis, = dum torento kutimas fulmoj. Denove, eĉ pli arde ekpreĝis la malgajnanto - Kaj eksonis de la ĉielo tubeca voĉo - LI ESTAS PRAVA. - He! Tamen du - kontraŭ tri! - respondis la kontraŭuloj. Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 16:18]
Deferenco inter ortodoksa, konservativa kaj reformisma iudaismo: dum nupto festo Ĉe ortodoksoj patrino de fianĉino etas graveda. Ĉe konservativuloj la fianĉino estas graveda. Ĉe reformistoj la rabeno estas graveda. Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 16:34]
Hebreoj demandis rabenon, - kial endas kovri la kapon? - Ĉar en 19 ĉapitro de la libro "Pordoj" en la versiklo 14 estas dirite: "Kaj sinkis Moŝe al la popolo.." - Sed ja ne temas pri kapvesto! - Ĉu vi emas supozi, ke Moŝe venis al popolo kun la nekovrita kapo? Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 16:39]
- Diru al mi, rabby, ĉu oni rajtas salti kun paraŝuto sabate? - Salti oni povas. La paraŝuton funkciigi estas malpermesate. Komentoj
Sendanto
[07.11.2007 в 16:48]
En La Libro estas skribite: "Oro apartenas al Mi, kaj al Mi apartenas arĝento" Do mi petis Dion: "Se la tuta oro kaj ardĝento estas Via, kio por Vi estas iaj 10 miloj. Pruntu ilin al mi, nur por unu tago!" "Kial vi petis por unu?" "Ĉar skribite estas "Milo da jaroj por vi - tago hieraŭa" Por Dio unu tago egalas milon da jaroj" "Kaj kion Dio al vi respondis?" "Ke mi atendu ĝis morgaŭ". Komentoj
Sendanto
[09.11.2007 в 10:18]
Amerika turisto venis Tel-Avivon. Tie li decidis viziti filarmonian koncerton en halo Mann. Li demadas sian ekskursgvidanton: - Ĉu la halo estas nomita omaĝe de fama verkisto Tomas Mann? - Ne, omaĝe de amerikano Fridrih Mann el Filadelfia. - Neniam aŭdis pri tiu. Kion do li verkis? - Ĉekon. Komentoj
Sendanto
[09.11.2007 в 10:21]
- Kial en israela Kneset (parlamentejo) la seĝoj estas lokitaj laŭronde? - Estas kutimo de ĉiuj cirkoj. Komentoj
Sendanto
[09.11.2007 в 10:26]
Veturas ulo laŭ Ajalon strato kaj aŭdas aŭtoradie averton: - Estu atenta, en la strato Ajalon iu idioto veturas kontraŭ trafikdirekto! Li rigardas fenestron kaj diras: - Malvere, estas aro da idiotoj veturantaj kontraŭdirekten! Komentoj
Sendanto
[09.11.2007 в 10:32]
- Estas supozo, ke serpo kaj martelego (sovetia blazono) estas kaŝa signo de cirkumflekso. - Serpo klaras, sed martelego por kio? - Evidente por anestezio. Komentoj
Sendanto
[09.11.2007 в 10:39]
Anonco ĉe limpasejo: "La lasta lasanta ĉi landon, ne forgesu malŝalti lumon en flug-haveno Ben-Gurion!" Komentoj Paĝoj: << [1] ... [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] [18] >> Rakontu esperante vian ŝatatan anekdoton:estu ĝi konata, eĉ kun longa barbo - ne gravas, rememoru tiujn, kiuj iam plaĉis.Via komento |
__
__