|
Enskribu || Seruĉu || Reguloj Entute da mesaĝoj: 175. Sur la paĝo 10 mesaĝoj de 21 ĝis 30 Paĝoj: << [1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] ... [18] >>
Bor
[25.12.2005 в 12:31]
Kurta anekdoto. Teksto sur la insigno de 150-kilograma virego: SE VI VOLAS MORTI, DEMANDU MIN, ĈU MI VOLAS MALGRASIĜI. Komentoj
Bor
[25.12.2005 в 12:50]
Juĝproceso. Raportas la partoprenantoj. La edzo, akuzata pri mortigintenco: "Mi venis hejmen pli frue ol kutime. Aŭdas bruon kaj neklaran interparolon, vidas mian edzinon, preskaŭ senvestitan, malfermitan fenestron, kaj forkurantan viron, nure en kalsonetoj. Mi ekfuriozis.." La edzino: "Mi estis preta iri en liton, subite enkuras mia edzo, nenion dirante kaptas la litŝranketon kaj ĵetas ĝin en la fenestron." Vundita viro, sufokinto: "Mi faris mian kutiman vesperan gimnastikon, mi ĉiam trejniĝas vestita en ŝortoj. Kiam mi preterkuris la domon de la akuzato, el fenestro de dua etaĝo elflugis litŝranketo kaj trafis min." La ĉefa atestanto: "Sidas mi en la ŝranketo..." Komentoj
Bor
[25.12.2005 в 13:10]
Instruistino Marjvanna donas al la lernantoj taskon verki enigmojn: nomi kelkajn literojn kaj doni priskribon de la koncerna vorto por aliaj ĝin konjektu. Manjo: "ĝi estas dolĉa, infanoj ĝin ŝatas, finaj literoj estas OMO". -Pomo! - konjektas la infanoj. Marjvanna: "Al mi plaĉas via pensmaniero, Manjo." Koĉjo: - "lertaj knaboj povas ĝin enbati, finaj literoj estas AJLO" - Najlo! Marjvanna: "Al mi plaĉas via pensmaniero, Koĉjo!" Voĉjo: - Ĝi devas esti longa, fortika, multaj viroj zorgas pri ĝi, virinoj ĝin alte taksas. Lastaj literoj - ACO. Marjvanna: "Vocjo, marŝu for de la klasĉambro!" Voĉjo, ekstarante: - interalie, kion mi mensciis estis "PACO", sed al mi plaĉas via pensmaniero! Komentoj
Lis
[29.12.2005 в 10:47]
Turmentita pro dentodoloro homo venas al dentisto. Tiu je unu minuto forŝiras malsanan denton kaj prezentas la konton. La paciento estas konsternita: - Tioma sumego! Mi tion perlaboras dum ok horoj! - Ĉu do vi preferus, ke mi tiru la denton dum ok horoj? Komentoj
Lis
[29.12.2005 в 10:51]
Konsternita kuracisto elfugxis al sojlo por fumpaŭzo nervoze ekcxifis sigaredon kaj rakontas al kolego: - Mi teruran pacienton nun akceptis - kun du paralelaj dentovicoj! - Vere estas ne tre kutime. - Vidu, mi ne estas dentisto. Mi estas ginekologo! Komentoj
Lis
[29.12.2005 в 11:09]
Atesta komisiono en kliniko por mensmalsanuloj rakontas al veninta korespondanto pri la procedo: - Por kontroli ĉu la paciento estas jam sana ni donas al li la taskon - apud bankuvo plena da akvo ni metas tekuleron kaj tason, kaj proponas al la kontrolato liberigi la kuvon de la akvo. Ni spektas kiun aĵon li prenos la unuan. - Jes, mi komprenas. Nu certe, saĝa homo devas preni la tason. - Ne, racia homo devas eltiri la korkon. Komentoj
Kicx ket
[31.12.2005 в 12:32]
Historio el vivo. Edzino de la drinkemulo direktiĝis al fama vilaĝa sorĉistino. La edzo tamen pri tio estis sciigita kaj kaŝsekvis ŝin. La sorĉistino proponis "centprocentan rimedon": preni botelon da vodko kaj varmigi ĝin sur hunda vosto antaŭ ol doni al la drinkanto. La virino sekvis la konsilon, varmigis la botelon sur la vosto de korthundo kaj alportis al tablo. La edzo, konanta la aferon akceptis tutan vesperon la "kuracilon". Iumomente edzino portempe foriris de la domo kaj kiam revenis, renkontis sian edzon staranta kvarpiede. Li ekbojis al ŝi kaj provis kapti per dentoj. La ektimigita virino forkuris al la sorĉistino, la edzo postsekvis, renkontis ambaŭ komplotaninojn en la korto kaj komencis ilin peli ĉirkaŭ la dometo. Post la okazo la "sorĉantino" malpli kuraĝis disdoni stultajn konsilojn kaj la edzo tamen priatentis sian vivmanieron kaj iom retenis sin de drinkumado. Komentoj
Kicx ket
[31.12.2005 в 20:01]
Post semajna alkoholumado Vasja vekiĝas kaj vidas mirindan bildon: bela longhara junulino staras antaŭ li, ŝi tenas pleton - en kristalaj pokaloj vino, biero, vodko, sala likvaĝo de peklitaj kukumoj. - Kion vi deziras, Vasja? Ĉu trinki aŭ manĝi?- diras la junulino vestita en brilaj toloj, flirtantaj kvazaŭ flugiloj. - Nekredeble.. Kiu vi estas, fluganta feino? - Mi ne estas fluganta feino, Vasja. Mi estas tremanta dilirio. Komentoj
Kicx ket
[31.12.2005 в 20:45]
Intervjuo kun kandidatoj por laborloko. Demando: kiom estas duoble du? Unua eniris blondulino. Ŝi petis glaseton da kafo, kalkulilon kaj telefoni hejmen por averti ke ŝi dum certa tempo estos okupita en intervjuado. Dua pretendanto al sama demando respondis: -Dependas, ĉu ni devas pagi aŭ oni ŝuldas al ni? Kiu do estis akceptita al la laboro? Parenco de la direktoro. Komentoj
Quoter
[01.01.2006 в 11:55]
- Sinjoro doktoro, mia aŭdkapablo iĝis malbona. Mi jam estis ĉe ĥirurgo, imagu, li proponis fortranĉi la orelojn! - Ho, ve, tiuj ĥirurgoj, kutimas ĉion tranĉi.. Tuj mi preskribos por vi pilolojn, la oreloj mem forfalos. Komentoj Paĝoj: << [1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] ... [18] >> Rakontu esperante vian ŝatatan anekdoton:estu ĝi konata, eĉ kun longa barbo - ne gravas, rememoru tiujn, kiuj iam plaĉis.Via komento |
__
__