|
Enskribu || Seruĉu || Reguloj Entute da mesaĝoj: 175. Sur la paĝo 10 mesaĝoj de 81 ĝis 90 Paĝoj: << [1] ... [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] ... [18] >>
Liss
[22.04.2006 в 12:13]
Edzo suspektas la edzinon. Revenis hejmen en nekutima horo kaj kaŝatendas en antaŭĉambreto. Jen venis viraĉo, la edzino malfermis al li pordon, enlasis en dormejon, jen aŭdiĝas "ĥi-ĥi" kaj ŝmacoj. La edzo ekspektas en la ŝlosiltruon. Vidas viran ŝuon fali apud la lito, poste mamzonon kuŝiĝi supren, ekkrakas litrisortoj.. Fine vira ŝtrumpo alflugis pendi sur la porda aneto, kaj ŝirmis la ŝlosiltruon. -Jeĥ, ve! Jen denove mi ne havas certajn pruvojn! Komentoj
Liss
[23.04.2006 в 12:20]
Fotokorespondanto faras raporton pri arbara incedio - de surtera pozicio nenion sukcesas pro densa fumo. Li petas de la redakcio aranĝi aviadilon. Oni lin certigas, ke eblas eniĝi en la aviadilon de speciala servo, kiu baldaŭ startos al la regionon. La fotisto rapidas al la aviadbazejo, tie vere rande de la kampo staras aviadilo pretigata al ekflugo. Li ensaltas enen: -Jen, mi po, ni startu! La maŝino ekflugas. - Turnu ĉi tien. Faru rondon super la dekstra rando de la incedio! - diras li al la piloto. - Por kiu celo? - ..? Por foti! Korespondaĵojn prepari! - Ĉu do vi ne estas flugad-instruisto ?! Komentoj
Lipstik
[27.04.2006 в 16:29]
Du sinjorinetoj konversacias en vagonkupeo, unu rakontas: - Mi dum flirtumo atentas kiel viro malŝlosas pordon. Iu krude puŝas la ŝlosilon, nedelikate umas dum miskontakto, tiuj ekzempleroj ne por mi, pro manka delikateco. Aliaj male, hezitas, ne trafe celas, perdas la ŝlosilon, ankaŭ tiajn mi malpreferas.. Viro, aperanta eldepost la pordo: - Jen mi anticipe lekas ŝlosiltruon -
Komentoj
Bor
[02.05.2006 в 10:50]
Muŝo matura batas sin per la kapo al vitro de l'fenestro, refoje kaj refoje. Juna muŝeto: - Jen la vazistaso aperta, flugu do tien! - Neniam. La geavoj niaj batis per kapo, la gepatroj batis, ankaŭ mi do batos! Komentoj
Liss
[04.05.2006 в 18:01]
Alkoholulo ĉe kuracisto: - La hepato ial ekdoloris.. - Ĉu kolonj-akvon kaj brems-likvaĵon vi trinkis? - Trinkis. Ne helpas. Komentoj
Liss
[04.05.2006 в 18:12]
Telefonsonoro en reanimacejo: - Diru, bonvolu, ĉu Ĝivotinsky ankoraŭ estas viva? - Ankoraŭ ne. Komentoj
Liss
[08.05.2006 в 00:03]
Malfrua nokto. Juna edzo ne revenas hejmen. La patrino trankviligas sian filinon - junedzinon: - Ne pensu tuj pri la plej malbona... Eble li simple trafis akcidenton! Komentoj
L.R
[13.05.2006 в 13:34]
La edzo venas hejmen, la edzino larmanta: - Kato formanĝis miajn kukojn! - Nu, ne ploru, kara, mi aĉetos por vi novan katon. Komentoj
L.R
[13.05.2006 в 13:51]
Rajdas prodo sur ĉevalo, galopas. Autaŭ li aperas kavo 5 metra. - Mi estas prodo, mi transsaltos! Transsaltis, plu galopas. Denove kavo aperas, 10 m. - Mi estas prodo, mi transsaltos! Plu veturas. Nova kavo, 15 m. - Mi estas prodo, mi transsaltos! Transsaltis. Rajdas, rajdas. Sekva kavo estas 20 m. - Mi estas prodo, mi transsaltos! La ĉevalo haltas ĉe la rando - Vi estas prodo, do mem saltu! Komentoj
Lipstik
[17.05.2006 в 21:17]
Unu flirtulino plendas al la alia: - Estis terure, mi trafis al maniulo! - Ĉu li batis vin? Postulis nekonvenaĵojn? - Li mendis min hejmen kaj dum tuta horo devigis lavi por li plankon kaj manĝilaron! Komentoj Paĝoj: << [1] ... [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] ... [18] >> Rakontu esperante vian ŝatatan anekdoton:estu ĝi konata, eĉ kun longa barbo - ne gravas, rememoru tiujn, kiuj iam plaĉis.Via komento |
__
__